Johannes el Dorsten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes el Dorsten
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1420 (1420-01-01)
en Dorsten
Morto 3-an de januaro 1481 (1481-01-03) (61-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Johannes el Dorsten, korekte: Johannes Bauer, (naskiĝinta en 1420 en Dorsten, mortinta en la 3-a de januaro 1481 en Erfurto) estis germana monaĥo kaj profesoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li ekstudentis ĉe la Universitato de Erfurto en la somera semestro de 1454. Li bakalaŭriĝis en aŭtuno 1455 sub la estrado de dekano Johann Rucherat von Wesel, en 1458 li magistriĝis (magister artium). Poste li frokiĝis ĉe la aŭgustenanaj ermitoj. Dum la vintra semestro de 1463 li bakalaŭriĝis teologie kaj en 1465 li iĝis doktoro de teologio.

En aŭgusto de 1466 li prelegis okaze de la erfurtaj Quodlibet-disputacioj pri la doktrino de la Tria Regno, kiun estis elpensinta Joakimo el Fiore kaj kiu denove tiutempe modernis. Li moderigis kaj observis la studadon de siaj ordenanoj kaj deĵoris paralele kiel profesoro ĉe la Universitato de Erfurto. Ties teologian fakultaton li ege influis dum 1465-81, kion atestas la erfurta kronikisto Nikolaus von Siegen, la katedralpredikisto Benedikt Ellwanger el Würzburg kaj Johann von Palz.

Graveco kaj karaktero[redakti | redakti fonton]

Li estis altestimata kiel predikisto, kiu neniam refuzis komenti pri aktualaj demandoj kaj malbonaj aferoj ene de eklezia vivo. Krome li kritikis la tiaman instrumetodon ĉeuniversitatan; antaŭ ĉio li zorgis pri la pura transdono de kristanaj kredo kaj konvinkiĝo. Lia teologio estas orientita animzorgade.

De 1467-70 li estis provincestro de la saksia provinco de sia ordeno kaj partoprenis en 1470 en Bolonjo la generalan kunvenon de 1470. Unu el la plej taŭgaj helpantoj pri kies helpo povis kalkuli Andreas Proles, kiam li volis plibonigi la disciplinon en la ordeno, estis Johannes el Dorsten. En 1480 li por la dua fojo traveturis Sudan Germanujon por kontroli la moralon en la monaĥejoj, antaŭe li denove dediĉis sin al la instruado.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Teologiaĵoj
  • Tractatus sive Collatio synodalis de statutis ecclesiarum zu Erfurt (1489)
  • Determinatio de cruore miraculoso J. Ch. asservato in monasterio Gotterensi zu Leipzig (postmorte, 1510)
Historiaĵoj
  • Chronica imperatorum Romanorum ab initio aerea Christianae ad annum Christi MCCCCLXXVII (1477)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Katharina Colberg: Johannes (Bauer) von Dorsten. En: Die deutsche Literatur des Mittelalters. Verfasserlexikon. Band 4. Berlin/New York, de Gruyter 1983, ISBN 3-11-008838-X, p. 577.
  • J. Evelt: Geschichte der Stadt Dorsten. En: Westfälische Zeitschrift. Band 24, p. 189–192
  • Berndt Hamm: Frömmigkeitstheologie am Anfang des 16. Jahrhunderts. 1981, p. 60–61
  • Adolar Zumkeller: Johannes von Dorsten. En: Historische Kommission für Westfalen (eld.): Westfälische Lebensbilder. Band 13, Aschendorff 1985, ISBN 3-402-06064-7, p. 1–18

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]