Saltu al enhavo

Johano Bolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Bolando
(1596-1665)
Portreto de Bolando de Richard Collin el 1667 laŭ ilustraĵo de Philip Fruytiers.
Portreto de Bolando de Richard Collin el 1667 laŭ ilustraĵo de Philip Fruytiers.
Persona informo
Naskiĝo la 18-a de aŭgusto, 1596
en Julémont, Herve, Hispana Nederlando
Morto 12-a de septembro 1665
en Antverpeno, Hispana Nederlando
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Princepiskoplando Lieĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater
Profesio
Okupo historiisto
pastro
verkisto
hagiografo
teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Bolando estis (13-a de aŭgusto 1596 – 12-a de septembro 1665) estis flandra jezuita sacerdoto, teologo kaj eminenta hagiografo.

La ĉefa atingo de Bolando estas la kompilaĵo de la unuaj kvin volumoj pri la Vivoj de la Sanktuloj en la latina lingvo, nomata "Acta Sanctorum", serio daŭrigita de aliaj, kiuj, post lia morto, formis la Societon de la Bolandistoj.

Vivo kaj verko

[redakti | redakti fonton]

Johano Bolando naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1596 en la vilaĝo Julémont, nun parto de Herve (Belgio), nordoriente de la urbo Lieĝo. La vilaĝo de Bolando, laŭ kiu la familio prenis la nomon, estas proksima. Li eniris la Societon de Jesuo en 1612 en Meĥleno. Post siaj studoj ĉe la jezuitaj kolegioj de Mastriĥto kaj Antverpeno, Bolando instruis humanismajn studojn en Rurmondo, Den Bosch, Bruselo kaj Antverpeno. En 1620 Bolando estis sendita por studi teologion ĉe la Universitato de Loveno. Kvar jarojn poste li ricevis la sanktajn ordenojn kaj poste fariĝis prefekto de studoj ĉe la jezuita kolegio de Meĥleno. Bolando estis ordinita en 1625.

En 1630 li estis vokita al Antverpeno de la superulo de la flandra provinco de la Societo de Jesuo por ekzameni dokumentojn lasitajn de la hagiografo Heribert Rosweyde (1569-1629), kiu mortis iom antaŭe, kaj raporti sian opinion pri tio, kion estas konsilinde fari kun ili. Bolando iris al Antverpeno, konatiĝis kun la manuskriptoj, kaj, agnoskante, ke la verko estis ankoraŭ nur kruda kaj mankhava skizo, donis kialojn por kredi, ke sen troa elspezo de laboro ĝi povus esti sukcese kompletigita.

Li proponis kontroli la laboron sub du kondiĉoj: ke li rajtu modifi la planon de Rosweyde laŭ lia kompreno, kaj ke la materialoj de Rosweyde estu apartigitaj por lia ekskluziva uzo. La Provinca Superulo, Jacques van Straten[1], akceptis la kondiĉojn kaj Bolando estis translokigita de la kolegio de Mechelen al Antverpeno, kie li fariĝis direktoro de la "Latina Kongregacio", kongregacio konsistanta el la ĉefaj homoj de la urbo, kaj respondecis pri la preparado de la "Acta Sanctorum" por publikigo.

"Acta Sanctorum", januara volumo, publikigita en 1643.

Bolando komencis skizante eĉ pli ambician planon. Rosweyde limigis sian serĉadon de originalaj tekstoj al bibliotekoj en Flandrio kaj najbaraj regionoj. Rosweyde proponis publikigi nur la originalajn tekstojn, sen komentoj aŭ prinotoj, sed Bolando decidis doni ĉiujn informojn, kiujn li povus trovi por ĉiu sanktulo kaj lia kulto, komenci ĉiun tekston per studo pri ĝia aŭtoro kaj ĝia historia valoro, kaj aldoni klarigajn notojn. Li vizitis monaĥejajn bibliotekojn, kolektante kaj kopiante konsiderindan nombron da dokumentoj.

Alveno de Henschen

[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post alveno en Antverpeno, Bolando jam sukcesis bone ordigi la dokumentojn rilatajn al la sanktuloj de januaro, kaj trovis eldoniston, Jan van Meurs (1583-1652). Li decidis organizi la enskribojn laŭ la Romia Kalendaro. Post kvinjaroj da laborado en Antverpeno, evidentiĝis, ke la tasko estis tro granda por unu homo. Bolando petis asistanton, kaj ĉi tiu peto estis subtenita de la abato de la Abatejo Liessies, Antoine de Wynghe (1562-1637)[2], kiu provizis stipendion. En la jaro 1612 Bolando aliĝis al la Jezuita ordeno, en la 1625 li pastriĝis.

En 1635, aliĝis al li iama lernanto, Godfrey Henschen (1601-1681), kiu komencis labori pri la februaraj sanktuloj, dum Bolando preparis la materialon por januaro. Bolando sugestis, ke Henschen entreprenu kelkajn el la sanktuloj de februaro kaj verku komentaĵon. Kiam li vidis kiom ampleksa estis la verko de Henschen, li reprenis siajn paĝojn de la eldonisto, kaj kune ili reviziis ilin. Post dek kvar jaroj da laboro, la du volumoj por januaro estis presitaj en Antverpeno en 1643.

La laboro pri la januara volumo estis farita en du subtegmentaj ĉambroj, kie Bolando konservis siajn dokumentojn kaj librojn. Ĉar la grimpado de la krutaj ŝtupoj komencis esti malfacila, li petis kaj akiris la uzon de vaka ĉambro en la dua etaĝo, kiu poste fariĝis la Bolandista Muzeo[3]. La tri volumoj por februaro estis publikigitaj en 1658. Henschen daŭre laboris pri la publikigo de la Acta Sanctorum ĝis la tempo de sia morto en 1681.

En 1659 Bolando ricevis helpon de tria jezuito, Daniel van Papenbroek (1628-1714), kiu fine faris la plejparton de la laboro por la 18 volumoj de la Acta Sanctorum. Papo Aleksandro la 7-a invitis Bolandon al Romo, ofertante aliron al manuskriptoj en la Vatikana Biblioteko. Pro sankaŭzoj, Bolando sendis Henschen kaj Papenbroek. En 1660–1662 ili vojaĝis tra Germanio, Francio kaj Italio, serĉante malnovajn dokumentojn en monaĥejoj kaj bibliotekoj.

Johano Bolando mortis en Antverpeno, 69-jaraĝa, en 1665.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]