Jonas-valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La parto de la valo kie fariĝis la fosadoj.
Jam ne alirebla tunelo.
Memorigilo surloka por la viktimoj de la nazioj.
Memorigloko pri koncentrejeto en najbara Espenfeld.

La Jonas-valo (germane: Jonastal), situanta inter Crawinkel kaj Arnstadt kaj proksima al la urbeto Ohrdruf, estis scenejo de armilfabrikado sub la nacisocialisma registaro dum la lastaj monatoj de la Dua Mondmilito.

Okazaĵoj enigmaj[redakti | redakti fonton]

Miloj de kaptitoj de la koncentrejo Buchenwald sub la ordonrajto de la SS- generalo Hans Kammler estis devigitaj fosi 25 tunelojn en la ĉirkaŭan montaron kaj la tuta operacio estis farita sub la plej strikta sekreteco. La ejoj ne estis kompletigitaj kaj konstruo estis forlasita antaŭ la fino de la milito.

La preciza celo de la operacio restas necerta: ĉu konstrui eblan finan ĉefsidejon por Adolf Hitler kun armea komunikado-posteno aŭ eĉ ebla centro por esplorado pri sukcesa lanĉo de V2-raketo[1]? Ĉi-lasta supozo ricevas iun fidon per la fakto ke Hans Kammler estris la tuton.

Alveno de la aliancanoj[redakti | redakti fonton]

Ohrdruf estis konkeritaj fare de amerikaj soldatoj la 4-an de aprilo 1945, de la 4-a Kirasita divizio kaj la 89-a Infanteriodivizio. La tendaro tie estis la unua nazia koncentrejo liberigita fare de la usona armeo[2].

Ĉe la fino de la milito, la soveta armeo, kiu transprenis la zoneron de la amerikanoj, tuj klasifikis ĝin barita por uzi ĝin kiel soldattrejnejon. Post la falo de la Berlina muro tia uzo, nun fare de la Bundeswehr, ne ŝanĝiĝis.

Laŭdiroj[redakti | redakti fonton]

Interretaj onidiroj daŭre abundas koncerne la supozeblan rolon de la areo en la germana atomesplorprogramo. Multaj kredas ke tie estis ejo por testado de atombomboj aŭ produktadejo por la "amerika" raketo aŭ nazia nifo[3].

En 1962, orientgermanaj oficialuloj intervjuis tiun tempan atestanton kiu asertis esti vidinta atomarmilajn testojn sur la ekzercejo en marto 1945. Cläre Werner, ekzemple, iama administranto de la proksima kastelo Wachsenburg, kredeble asertis ke ŝi vidis ardan lumon, same brilan "kiel centoj da rigliloj de fulmo", ruĝan interne kaj flavan sur la ekstera flanko, ĉirkaŭ je la 9.30 h vespere la 4-an de marto 1945. Werner pluse priskribis la aŭdon de kriegoj trans la montojn. La venontan tagon, ŝi diris, ŝi kaj aliaj en la lokoj havis epistakson, kapdolorojn, kaj sentojn de premo en la oreloj. Ŝi ankaŭ asertis ke ŝi aŭdis alian laŭtan bruon la 12-an de marto je la 10.15 h vespere[1].

Libro de Rainer Karlsch kun la titol Hitlers Bombe, publikigita en 2005, asertas ke la teamo de Kurt Diebner testis iun specon de nukle-rilata aparato en la apuda komunumo Ohrdruf[4][5]. Krome, Ohrdruf situas ĉe la fino de la monteto, kiu komenciĝas la valo kaj kie ekzistas daŭre la restaĵoj de elfosadoj kaj tuneloj. Ohrdruf mem situas ĉe preskaŭ la sama alteco kiel la elfosadejo. Estas sugestite ke ekzistis tunelelirejoj ie en la ĉirkaŭaĵo de Ohrdruf ankaŭ.

La ekzisto de facila transportadaj ligoj kaj fervoja konekso ankoraŭ apogis tion. Dokumentoj sur kiuj la libro de Karlsch estas bazitaj informas pri la instigoj de la germanaj sciencistoj laborantaj pri nukleaj reaktoroj kaj izotopa partigo; la historiisto Mark Walker ankaŭ publikigis sian analizon en 2005.

Artaĵoj kaŝitaj[redakti | redakti fonton]

En la areo oni ankaŭ estis serĉinta la legendan Sukcenan Ĉambron de la palaco en Zarskoje Selo. Ĝi estis sensacie bela ĉambro foje nomita la "Oka Miraklo de la mondo." La meblaro estis rabita kaj alportita al Kenigsbergo. Scio pri la sorto perdiĝis en la kaoso ĉe la fino de la milito.

Nuna stato[redakti | redakti fonton]

Jonastal mem restis grandparte ene de la Armea Spaco Ohrdruf kie eniro estas malpermesita. Tio, aliflanke, ne malhelpas ke la teritorio estas regule vizitita fare de esploristoj kaj trezorserĉantoj kiuj riskas areston kaj monpunon.

Diversaj monumentoj estis konstruitaj (parte jam en GDR-tempo) por memorigi la sorton de la viktimoj de nazia diktaturo. La societo Jonastalverein prizorgas la dokumentadan servon kaj ofertas al ĉiuj interesiĝantoj informoriĉajn promenojn en la regiono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus-Peter Schambach: Tatort Jonastal - Ermordet für das Führerhauptquartier in Thüringen im Außenkommando S III des KL Buchenwald. Heinrich-Jung-Verlagsgesellschaft mbH, ISBN 978-3-930588-81-7.
  • Helga Raschke: Das Aussenkommando S III und die Bauvorhaben im Jonastal. Landeszentrale für politische Bildung Thüringen 2003.
  • Gerhardt Remdt: Rätsel Jonastal - Die Geschichte des letzten "Führerhauptquartiers". Heinrich-Jung-Verlagsgesellschaft mbH, ISBN 978-3-930588-38-1.
  • Ulrich Brunzel: Hitlers Geheimobjekte in Thüringen. Heinrich-Jung-Verlagsgesellschaft mbH, ISBN 978-3-930588-31-2.
  • Ulrich Brunzel: Beutezüge in Thüringen. Heinrich-Jung-Verlagsgesellschaft mbH, ISBN 978-3-930588-49-7.
  • Dieter Zeigert: Hitlers letztes Refugium? Das Projekt eines Führerhauptquartiers in Thüringen 1944/45. Literareon, München 2003, ISBN 3-8316-1091-6.
  • Harald Fäth: Geheime Kommandosache – S III JONASTAL und die Siegeswaffenproduktion.
  • Harald Fäth: 1945 – Thüringens Manhattan Project.
  • Thomas Mehner: Geheimnisse in Thüringens Untergrund. Die ungehobenen Altlasten des Dritten Reiches.
  • Till Bastian: High Tech unterm Hakenkreuz. Von der Atombombe bis zur Weltraumfahrt. Militzke, Leipzig 2005, ISBN 3-86189-740-7.
  • Harald Fäth: Geheimakte Jonastal – Das letzte Rätsel des III. Reiches. Zeitreisen-Verlag 2010, ISBN 978-3-941538-31-3 (DVD)
  • Sebastian Luck, Cedric Bickel: S III Jonastal. Seminaria laboro 2003

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]