Komunumo Jonava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jonava
Blazono de Jonava. Situo en Litovio.
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Kaunas
subdistrikta komunumo: Jonava
nombro de loĝantoj: 52 400 (komunumo, stato 2006)
nombro de loĝantoj: 34 700 (urbo, stato 2006)
areo (urbo): ĉ. 39,66 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 349
koordinatoj: 54° 55' norde, 23° 56' oriente

Jonava estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbo, en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Kaunas. Dum la jaro 2006, la komunumo havis 52 400 loĝantojn, kaj la urbo 34 700.

La urbo Jonava troviĝas 30 kilometrojn nordoriente de Kaŭnaso, la dua plej granda litova urbo, proksime de la loko, kie la rivereto Šventoji fluas en la riveron Neris. Ĝi fondiĝis "nur" en 1740 kaj havas kristanan nomon, kiu pli-malpli signifas 'urbo de la sankta Johano'. Tial ĉiujare la festo de la sankta Johano ("Joninės"), kiun en tuta Baltio oni celebras baze de antikvaj paganaj tradicioj multe pli aĝaj ol la kristana influo, en Jonava aparte intense celebriĝas. En 1864 la urbo ricevis urban statuson.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-geografio