Jonpelilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jonpelilo sur testbenko
Kosmosondilo Deep Space-1, dum uzado de la jonpelilo (ilustraĵo)

Jonpelilo aŭ jonmotoro estas instalaĵo por antaŭenpeli kosmoaparatojn, ĉefe kosmosondilojn, ĝi estas la plej simpla kaj plej ofta elektra pelilo.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Tiutipa pelilo havas tre tre etan akceligan forton (0,09 neŭtono), kiu akceligus kosmosondilon kun pezo de 600 kg dum 1,5 tagoj je rapido de 70 km/h; do tiu forto povas preskaŭ nenion levi (lanĉi) de sur la Tera surfaco. Ĝi funkcias en la kosmo tre ekonomie (efikeco 60%), ĉar (pro la elektromagneta ŝarĝodiferenco) la elektromotoro pli rapide akceligas, eligas la korpusklojn ol la kemiaj (tradiciaj) peliloj (ekz. raketo). Pro tio, la jonpelilo bezonas etan kvanton de pelaĵo, tiel la pelilo povas funkcii dum la tuta vojo kaj tiel ĝi povas atingi enorman rapidon. Ĝi estas konvena por kosmosondiloj, ĉar dum la longa interplaneta vojaĝo la iloj estas elŝaltitaj, tiel la daŭre produktita elektra energio (fare de sunĉeloj, nuklea reaktoro) estas uzebla dum la tuta vojo.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

En la joniga ĉambro de la jonpelilo okazas la jonigo (puŝado per elektronoj, kiuj deŝiras elektronojn de la atomoj) de iu gaso (plej ofte nobla gaso, ĝenerale ksenono) en magneta kampo, poste la jonoj akceliĝas en elektrostatika kampo (ĝenerale inter du kradoj, kiuj posedas elektran tension kun grava tensia diferenco (kradkurento)) kaj forlasas la ĉambron, en formo de jonnubo. Oni kolektis la elektronan pluson estiĝintan en la joniga ĉambro kaj radias malantaŭ la sondilon per ardanta katodo, tiel neŭtraligante la ŝarĝitan pelaĵ-nubon (se la ŝarĝo restus, tiam ĝi altirus la pelitan sondilon pro la ŝarĝodivido).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuan jonpelilon evoluigis, konstruis en 1960 la usona kosma agentejo NASA, en la Esplorcentro Lewis. Ili ne riskis uzi la pelilon kiel ĉefan pelilon, por ne perdi kostan kosmoaparaton – ĝis 2000. Oni konstruis en 2000 kosmosondilon Deep Space–1, por testi ĝin "en vivo", kolekti informojn pri ties uzebleco en la kosmo. Poste oni konstruis pliajn kosmosondilojn kun elektra motoro, tiel en 2003 SMART-1 al la Luno aŭ Hayabusa al etplanedo Itokawa.