Josef Dürlinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Josef Stefan DÜRLINGER (naskiĝinta la 2-an de oktobro 1805 en Zell-Bruckberg[1], mortinta la 24-an de aprilo 1867 en Salzburg[2]) estis topografia-historia fakverkisto kaj romkatolika pastro je Hallwang. Laŭditis lia historiistaj akurateco kaj verecemo sentebla enverkare.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la Limberg-bienfarmisto Johann Dürlinger kaj de Maria (Buchner) ordinitis sacerdoto en la 1.8.1830 ĉe la Kortega kapelo en Salzburg fare de arkiepiskopo Augustin Johann Joseph Gruber. Ordinacioj subdiakona estis en la 25.7.1830, diakona en la 26.7.1830; tonsuron kaj akolitecon li estis akceptinta en la 9.12.1827. Inter 1836 kaj 1837 li estis prefekto de Rupertinum-kolegio (hejmo porpastra) en Salzburg. Post kiam Sebastian Röhrl retiriĝis el la paroĥestra servo den Hallwang en 1848 Dürlinger iĝis nova surloka animzorganto. Li aktivis tie ĝis 1857. Dum la fare de Josef Dürlinger plenumita administrado de la komunumo de St. Johann im Pongau (1849-1855) deĵoris en Hallwang administracie Michael Seidl (1849), Bartholomäus Sommeregger (1849) kaj Joseph Matthias Dum (1853). Joseph Dum posteulis la hallwangan paroĥestron Dürlinger en 1857 (ĝis 1869).

Dürlinger dum 17 jaroj animzorgantis diversloke en Salcburgio antaŭ pro malsano necesa retiriĝo kaj koncentriĝo nura pri historiesplorado. Sekve li iris en la abatejon de Michaelbeuern kaj en 1861 al Arkiabatejo Sankta Petro: tie li bone flegitis kaj povis dediĉi sin senĉese kaj senĝenite al historiaĵoj kaj grava arkivlaborado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Josef Dürlinger skribis vilaĝan kronikon de Hallwang kun multaj rakontoj kaj listoj. Li ankaŭ - ĉefe pri Pinzgau - verkadis. Tiel lia agado ege influis la junan Josef Lahnsteiner kiu poste iĝis grava historiisto.

Dürlinger eldonis la historian-statistikan manlibron de la Arkidiocezo Salzburg Volumo A: 1. dekanujo Bergheim, 2. dekanujo St. Georgen, 3. dekanujo Köstendorf, 4. dekanujo Thalgau, 5. dekanujo Hallein; volumo B: 1. dekanujo Tamsweg

  • "Historisch-statistisches Handbuch der Erzdiözese Salzburg"
  • "Hausbuch des Pinzgaues"
  • "Von Pinzgau. 1. Geschichtliche Übersichten, 2. Orte- und Kirchenmatrikel; mit chronologischer Tabelle." Selbstverlag: Salzburg; 1866
  • "Historisch-statistisches Handbuch von Pongau" (ĝin noveldonis en 1867 Franz Valentin Zillner

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En la salcburga urbokvartalo Riedenburg nomitis strato Dürlingerstraße por tiu ĉi grava historiisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]