Josef Navrátil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Navrátil
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1798 (1798-02-17)
en Slaný
Morto 21-an de aprilo 1865 (1865-04-21) (67-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio
Alma mater Academy of Fine Arts, Prague
Familio
Infano Antonín Navrátil
Okupo
Okupo pentristo • ilustristoinstruisto
vdr
Josef Navrátil: Montara pejzaĝo ĉe la monaĥejo Vyšší Brod (Suda Bohemio). Ĉirkaŭ 1830
La naskodomo de Josef Navrátil en Slaný

Josef Navrátil (naskiĝis la 17-an de februaro 1798 en Slaný – mortis la 21-an de aprilo 1865 en Prago) estis ĉeĥa pentristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Navrátil lernis ĉe sia patro metion de ĉambrofarbisto kaj post sekva studado en la Figurarta Altlernejo en Prago li fariĝis pentristo-dekoristo kaj plu kleriĝadis, i.a. dum pluraj vojaĝoj eksterlanden, precipe al Svislando. Liaj surmuraj pentraĵoj el tiu ĉi frua epoko ĝis nun ornamas diversajn konstruaĵojn en Prago (inkluzive la Pragan burgon, kastelojn en Liběchov, Ploskovice, Zákupy, Jirny kaj aliloke.

Lia bonfamo grandiĝis kaj en la jaro 1850 li fariĝis prezidanto de la Unuiĝo de ĉeĥaj artistoj. 11 jarojn pli poste li devis lasi sian aktivan pentristan agadon sekve de parta paralizo kiel postsekvo de apopleksio. Li ĝisvivis en malriĉeco.

La unua kompleksa ekspozicio pri lia verkaro okazis post lia morto en la jaro 1909 en praga Rudolfinum.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Navrátil estis eminenta pejzaĝisto, sed plej multe li elstaris pro siaj mortpejzaĝoj kaj figuraj pentraĵoj kaj iliaj skizoj. En liaj bildoj okazas intermiksiĝo de plej diversaj stiloj, en skizoj li atingas eĉ la randon de impresionismo.