Josef Režný

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Režný
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1924 (1924-02-02)
en Strakonice
Morto 10-an de decembro 2012 (2012-12-10) (88-jaraĝa)
en Strakonice
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Memorigilo Josef Režný
Okupo
Okupo muzikologo • etnomuzikologo • bagpiper • instruistomuzikisto • muzeologo • etnografo • folkloristo
vdr

Josef Režný estas esprimforta eminentulo de ĉeĥa etnografio, ĉefulo inter la strakonicaj sakfajfistoj, naskiĝinta en Strakonice la 2-an de februaro 1924. Ekde infanaĝo li ŝatis popolmuzikon. Li ludis violon, aldviolonon, kontrabason. Dum studado en strakonica gimnazio li ludis en studenta orkestro kiel kontrabasisto. Fine de jaro 1942 li ekludis la kontrabason en Strakonica sakfajfista muzikbando.

Li havis kelkajn profesiojn – li estis instruisto, oficisto kaj ankaŭ laboristo en fabriko ČZ (Ĉeĥa Armilfabriko) en Strakonice. Longtempe li funkciis kiel direktoro de Urba muzeo en proksima urbeto Volyně. Josef Režný havis multajn ŝatokupojn. Post la 2-a mondmilito li aktivis ankaŭ kiel ĥorestro de vira kantĥoro Palla ČZ. Tamen ĉe li dominis intereso pri la popolmuziko kaj etnografio. En la jaro 1949 li fondis Etnografian ensemblon, kiu dediĉis sin ankaŭ al la popoldancoj. En la jaro 1950 la ensemblo ŝanĝis sian nomon je Prácheň- regiona ensemblo de popolkantoj kaj dancoj, kiun ĝi uzas ĝis nun.

J. Režný estas unuavice eksperto en la fako de popolaj muzikinstrumentoj orientita precipe al sakfajfiloj. Longtempe li dediĉas sin al esploro kaj dokumentado de la sakfajfilo kaj sakfajfista muziko ne nur en la Ĉeĥa respubliko, sed ankaŭ en Eŭropo. Multajn interesiĝantojn el Bohemio kaj eksterlando li instruis ludi je sakfajfilo. De la jaro 1955 ĝis 1961 li partoprenas establon kaj organizon de Sudbohemiaj festoj de kantoj kaj dancoj en Strakonice, poste de Internaciaj Sakfajfistaj Festivaloj (MDF). Nun li estas honora prezidanto de la programa konsilio ĉe la festivalo.

Multsignifa estas ankaŭ lia etnografia kolektado en la regiono Prácheň – ĉefe en ĉirkaŭaĵo de la urboj Strakonice kaj Volyně. Li kolektis pli ol 1000 popolkantojn kaj 76 dancojn. Li surkasedigis kantojn kaj enskribis muziknotojn de la sakfajfista ludado. Krom tio li registris dialekton, proverbojn, kutimojn k.t.p.

Publica agado en la gazetoj[redakti | redakti fonton]

  • Národopisné aktuality (Etnografiaj aktualaĵoj),
  • Český lid (Ĉeĥa popolo).

Verkoj pri popolmuziko (ĉefe sakfajfista) kaj pri etnografio[redakti | redakti fonton]

  • Lidové hudební nástroje v Čechách (Popolaj muzikinstrumentoj en Bohemio,1975)
  • Dudy a dudáci (Sakfajfiloj kaj sakfajfistoj,1978),
  • Lidoví zpěváci na Prácheňsku (Popolkantistoj en la regiono Prácheň,1979),
  • Škola hry na české dudy (Kurso de ludo je ĉeĥa sakfajfilo,1981),
  • Konopická (etnografia gaja popolfesto post la grenrikolto),1987,
  • Naše prameny (Niaj fonto-dokumentoj, 1988),
  • Po stopách dudáků na Chebsku (En spuroj de sakfajfistoj en la regiono Cheb,1992),
  • Der sorbische Dudelsack (Soraba sakfluto,1993),
  • Jan Matásek – strakonický dudák (Jan Matásek – strakonica sakfajfisto,1999),
  • Partitury dudácké muziky Prácheňského souboru 1949-1999 (Partituroj de sakfajfista muziko en la regiona ensemblo Prácheň 1949-1999),
  • Almanach Prácheňského souboru (Almanako de la regiona ensemblo Prácheň 1965,1974, 1979, 1984, 1999),
  • Mezinárodní dudácké festivaly (Internaciaj Sakfajfistaj Festivaloj,2002),
  • Po stopách dudáků na Prácheňsku (En spuroj de sakfajfistoj en la regiono Prácheň,2004).

Nun Josef Režný laboras pri plua libro kun labora titolo „Kantoj kaj diskursoj seriozaj – malseriozaj – friponaj“ (ĉapitroj el la vivo de la popolo en Prácheň- regiono).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.