Josefine Schalk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Josefine SCHALK (n. 6-a de novembro 1850 en Trier; † 1919) estis germana pentristino. Schalk estis lernantino de la desegnoinstruisto Heinrich Hasselhorst. Ŝi longe verkis kaj vivis en Munkeno, sed en 1902 ŝi translokiĝis al Kronberg im Taunus. Ŝi amikiĝis kun la pentristo Fritz Wucherer kaj post 1912 vivis en lia familio. Schalk mortis 69 jaraĝa.