Osip Bove

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Joseph Bové)
Osip Bove
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1784 (1784-10-24)
en Sankt-Peterburgo
Morto 16-an de junio 1834 (1834-06-16) (49-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo tombejo Donskoje
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Q4530557
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Teatra Placo
Bolŝoj-Teatro
vdr

Joseph BovéOsip Bove (en rusa, Осип Иванович Бове, Ósip Ivánoviĉ Bové) (Sankt-Peterburgo, 4-a de Novembro 1784 — Moskvo, 28-a de Junio 1834) estis rusa novklasikisma arkitekto kun itala deveno kiu superrigardis la rekonstruadon de Moskvo post la incendio de 1812.

En 1813, post la incendio de Moskvo de 1812 kiu damaĝis preskaŭ la tutan urbon, Bove estis dungita de la Komisio de Konstruado de Moskvo kaj oni nomumis lin por estri la "Departementon de Fasadoj", respons pri la aprobo de la dezajnoj de la novaj fasadoj kaj pri la plenumado de la situo de la konstruaĵoj kongrue kun la nova plano de stratoj. Tamen la plano, ne estis finkompletigita ĝis 1817. Estis tiom da privataj konstruistoj ke Bove kaj la urbo mem ne sukcesis kontroli ilin. La imperiestro Aleksandro la 1-a, dum vizito al Moskvo, koleriĝis observante konstruaĵojn farbitajn per ĉiu tipo de koloroj, speciale de forta ruĝa kaj malhela verda, kaj aprobis dekreton per kiu li limigis la kolorarojn de la urbo al pli limigita gamo de palaj koloroj.

Dum la familio Giliardi rekonstruis la plej gravajn publikajn konstruaĵojn kiel la Moskva Ŝtata Universitato, Bove estis okupita desegnante kaj rekonstruante la novajn centrajn placojn de Moskvo kaj la Ruĝan Placon. Lia projekto plej bone konata, nome la Placo de la Teatro, estis finigita en 1825, sed kaj la teatro Bolŝoj kaj la teatro Malij estis rekonstruitaj poste, kaj tial la placo perdis sian novklasikan simetrion. Fakte, la majoritato de la konstruaĵoj kiujn li desegnis estis poste detruitaj ĉu de akcidentoj ĉu de privataj proprietuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]