Joseph Wirth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Wirth

Karl Joseph WIRTH (naskiĝis la 6-an de septembro 1879 en Freiburg im Breisgau, Badenio,kaj mortis la 3-an de januaro 1956 samloke) estis germana politikisto de la katolika Zentrumspartei kaj de 10-a de majo 1921 ĝis 14-a de novembro 1922 regna kanceliero de Vajmara Respubliko.

Wirth studis sociekonomion kaj matematikon en Frajburgo kaj doktoriĝis. Li laboris kiel gimnazia instruisto kaj ekde 1912 estis urboparlamentano por la katolika partio. En 1914 li membriĝis en la regna parlamento Reichstag.

En 1921 Wirth fariĝis ministro pri financoj, post la demisio de la registaro sub Konstantin Fehrenbach Wirth fariĝis regna kanceliero. Li provis plenumi la postulojn de la aliancanoj kaj tial fariĝis malamata de la ekstrema dekstro. Dum la tempo de nacisocialismo 1933-1945 Wirth vivis en Svislando.

En 1949 Wirth revenis al sia hejmlando, post kiam la franca okupacia registaro nuligis lian enir-malpermeson. Li kontraŭis la okcidenteman politikon de Konrad Adenauer kaj fondis neŭtralisman asocion (iniciatitan kaj financatan de la orientgermanaj komunistoj). En 1954 Wirth ricevis la orientgermanan pacmedalon.