Juci Lábass

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LÁBASS Juci [pr. la:baŝ] estis hungara aktorino naskiĝinta en Zilah la 22-an de julio 1894 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-an de aŭgusto 1932. Ŝia edzo estis Miklós Szedő.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1912 ŝi elpaŝis en la Teatro Király (denove en 1914, en jaroj 1917–1920, 1924–25, 1926–1930) kaj en la Városligeti Színkör. Ŝi aperis ankoraŭ en la Teatro Magyar, Teatro Apolló, en la Népopera, Scala, Teatro Városi, Teatro Renaissance, Budai Színkör, Operetoteatro (Budapeŝto). Sian lastan rolon ŝi ludis en 1932 en la Nyári Operettszínház (Somera Operetteatro).

El ŝiaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

El ŝiaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • A paradicsom (1915, skeĉo)
  • A föld rabjai (1917) - Juli/Juliette
  • Nevető Budapest (1930) - ŝi mem

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon
  • [1]