Juda tombejo de Słubice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juda tombejo de Słubice
juda tombejo [+]

LandoPollando
RegionoLubuŝio
SituoSłubice
- koordinatoj52° 20′ 22″ N, 14° 35′ 10″ O (mapo)52.339514.5861Koordinatoj: 52° 20′ 22″ N, 14° 35′ 10″ O (mapo)

Juda tombejo de Słubice (Pollando)
Juda tombejo de Słubice (Pollando)
DEC
Lokigo de Pollando en mondo
Map
Juda tombejo de Słubice
Vikimedia Komunejo:  Jewish cemetery in Słubice [+]
vdr
Tombejo juda maldekstre sur la bildo

La Juda tombejo de Słubice (pole: Cmentarz żydowski w Słubicach, germane: Jüdischer Friedhof Dammvorstadt) troviĝas en la strato Transportowa en Słubice, Pollando. Temas fakte pri unu el la plej malnovaj siaspece en tute Eŭropo. La unua mencio estis en 1399; multaj frankfurtaj rabenoj tie ĉi entombigitis, ekz. Josef ben Meir Theomim, Mendel von Podheiz kaj Jehuda Leib Margaliot. Proksimis krome Kleist-turo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la germana tempo[redakti | redakti fonton]

La tombejo instalitis ĉe parto eosta de Odro-rivero sur grundoj de la familio Hokemann. Poste transprenis la tuton la urbo; situo estas ĉe la monto Judenberg kiu longe apartenas al la memstara vilaĝo Kunowice. En la 16.3.1815 aĉetis la juda komunumo de frankfurto la najbaran teritorio de la kamparano Martin Hanschke por pligrandigplanoj. La oficiala inaŭguro de la nova tombejzono II de 10.907 m² estis en 1868. Elde 1870 starigitis novromanika tombejdomo kun bela kupolo kaj davida stelo. Jenas la ĝardenistoj tombejaj tiamaj:

  • 1870-1900: Heinrich Billerbeck
  • 1900-1919: Robert Billerbeck
  • 1.4.1919 - 27.5.1941: Otto Billerbeck (filo de Robert, nepo de Heinrich).

En la 23.10.1897 faritis monumento en honoro de ravbeno Moses Löwenmeier fare de Maurer C. Schulz kun alteco de ĉ. 2,75 metroj. En 1936 en la parto III de la tombejo ekis la koonstrulaboroj por monumento por dum la Unua mondmilito falintaj germanaj judaj soldatoj de Landsberg-taĉmento el Gorzów Wielkopolski kion financis la juda komunumo. Oficiala inaŭguro fariĝis en somero 1937 kaj detruo okaze de Kristala nokto. Otto Billerbeck sukcesis savi sanktajn aferojn el la sinagogo frankfurta deponante la tuton tie ĉi sur la tombejo. Malgraŭ kelkfoje prezentitaj aliaj opinioj la tombejo mem ne detruitis fare de la germanoj dummilite. En 1940 tradukitis listo kun entombigitoj inter 1677 kaj 1866 kun ĉ. 1.100 nomoj. En 1941 entombigitis surloke 110 punlaborintoj el la internigejo Finkenheerd originaj el Łódź. En 1942 ekresponsis prie la Juda societo kun sidejo en Berlino. En la 15.2.1944 bombado iĝis fare de la Aliancanoj dum kiu detruitis la norda muro de la tombejdomo kaj kelkaj tomboŝtonoj (ekz. de Dr. Baswitz kaj Martin Heydemann). La lasta oficiala entombigo okazis en la 11.12.1944, du monatojn antaŭ la komenco de la evakuo de la germanlingvanoj.

Plano el la jaro 2018

Pola tempo ekde 1945[redakti | redakti fonton]

Inter majo kaj junio 1945 minimume 82 personoj entombigitis apud la ĉefa strato kondukanta je la tombejdomo, ĉefe soldatoj kaj anoj de Volkssturm. En la postmilita tempo la tombejo pli kaj pli dezertigitis kun tolero de la komunismaj aŭtoritatoj kaj en 1972 oni decidis forigi la tombejon. La decido nr. 105/72 de la estrarano de la provinca konsilio en Zielona Góra de la 20.6.1972 jesis la malfermon de la judaj tombejoj kaj en Słubice kaj en Rzepin. Malkorekte diritis ke la lasta entombigo okazis en 1936 kaj ke estetikaj kialoj pro malzorga flegado pravigus tian agon. La tombejo fariĝu verda zono; ŝajne neniu protestis. En 1975/76 konstruitis surtombeje Staropolski-gastejo administrata fare de la entrepreno Warta Tourist. Ĉiuj tomboŝtonoj malaperis kaj buldozo ter-ebenigis la zonon. En 1985 tamen agnoskitis fare de la pola monumentprotekta oficejo la teritorio de la (eksa) tombejo protektinda afero kaj en 1988 la familiafondaĵo Nissenbaum organizis la unuajn purigadojn. Dum al fruaj 1990aj jaroj iĝis privatigo de la zono kaj la gastejo iĝis hoteleto Eden kun noktoklubo. En 1999 oni celebris la 600an datrevenon de la unua mencio kaj metitis memortabulo en la lingvoj hebrea, pola kaj germana kun la teksto: Respekti bonvolu la lastan ripozejon - tombejo juda fondita en la 14a jarcento - fare de la loĝantoj de la urboj Frankfurto ĉe Odro kaj Słubice, 1999. Pri la noktoklubo maldeca por tombejoj oni diskutis publike dum la vizito de la ministroprezidanto Leszek Miller en Usono. Tiel en 2004 akiris la urbo la teritorion kaj redonis ĝin en marto 2004 al la juda komunumo; en la 4a de majo pro tiu feliĉa evento okazis solena ceremonio kiun partoprenis ĉ. 20 rabenoj (ekz. Berel Polatsek el Brooklyn). Skandale jam en la 12.12.2004 la tombejo redezertiĝis parte. Ekde 2007 ekposedantis la varsovia Fondaĵo pri juda heredaĵo kaj en majo 2008 okazis nova solenaĵo kun tuteŭropa kaj usona partopreno. En oktobro 2010 estis en la urba biblioteko frankfurta granda simpozio kaj en junio 2011 vizitis la tombejon partoprenantoj de la 13a Somera akademio de Bertelsmann-fondaĵo. En 2012 skribis monografion pri la tombeja historio la regionhistoriisto Eckard Reiß. Registriĝo nova en listo de monumentprotektotaj aferoj en Pollando okazis en la 26.11.2013.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Joachim: "Der Jüdische Friedhof von Frankfurt (Oder)". En: Verein der Freunde und Förderer des Museums Viadrina Frankfurt / Oder (eld.): Frankfurter Jahrbuch. 1999, p. 128–136.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]