Judino kun oranĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Judino kun oranĝoj
Judino kun oranĝoj
Aleksander Gierymski, 1880–1881
oleo sur kanvaso
66 × 55 cm
Nacia Muzeo en Varsovio (Varsovio)
vdr
Judino kun citronoj, simila pentraĵo de Gierymski el 1881

Judino kun oranĝoj (pole: Żydówka z pomarańczami; konata ankaŭ sub aliaj nomoj[1]) estas olea pentraĵo de pola pentristo Aleksander Gierymski ŝtelita dum la dua mondmilito kaj regajnita en 2011.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pentraĵo estis kreita en la jaroj 1880–1881, kiam Gierymski loĝis en Varsovio. En tiu tempo li ligiĝis kun literaturistoj kaj kritikistoj, kiuj publikigis en la pozitivisma gazeto Wędrowiec (Migranto), li ekkunlaboris kun Stanisław Witkiewicz kaj Antoni Sygietyński. Tiam kreiĝis serio de realismaj pentraĵoj prezentantaj la vivon de judaj loĝantoj de Powiśle kaj aliaj malriĉaj kvartaloj de Varsovio. Krom la Judino kun oranĝoj, en tiu serio aperis interalie: Judino kun citronoj, Pordego en Malnova Urbo en Varsovio kaj kelkaj versioj de Festo de trumpetoj (Roŝ Haŝana)[2].

Antaŭ la dua mondmilito la pentraĵo troviĝis en kolekto de la Nacia Muzeo en Varsovio. En la jaroj 1939–1945 ĝi malaperis. Laŭ informoj de Gazeta Wyborcza la pentraĵo aperis en Germanio, en malgranda aŭkciejo Eva Aldag en la urbo Buxxtehude apud Hamburgo kaj estis aŭkciota la 27-an de novembro 2010. Pro interveno de la pola ministerio pri kulturo kaj la Nacia Muzeo en Varsovio oni nuligis la aŭkcion, en kiu la komenca prezo devis esti 4400 eŭroj. La posedantino de la aŭkciejo opiniis, ke ŝi ne konsciis pri la valoro de la pentraĵo, kaj ke ŝi ne konsciis, ke ĝi estis rabita far nazioj el la Nacia Muzeo[3].

Danke al la penoj de la miniserio pri kulturo kaj nacia heredaĵo la pentraĵo estis revenigita en Pollandon en 2011 kaj transdonita al la Nacia Muzeo en Varsovio[4].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La pentraĵo prezentas la saman judinon-vendistinon, kiun la artisto prezentis en la pentraĵo Judino kun citronoj (ekzistis ankaŭ la olea skizo sur kanvaso Judino vendanta fruktojn, prezentanta la saman virinon, kiu malaperis en la jaroj 1939–1945).

La virino surhavas malriĉan vestaĵon, kufon sur la kapo kaj skarpon sur la ŝultroj. Sur la brakoj pendas du korboj kun oranĝoj. En la fono videblas tegmentoj de varsoviaj domoj. La virino havas seriozan vizaĝon, la reliefigitaj vangoj kaj faltoj plifortigas la efekton de malĝojo kaj senespero. Siaspecan kontraston donas la oranĝoj, kies koloro aludas vivon, varmon, sudan klimaton. La pentristo subskribis la verkon en la malsupra maldekstra angulo. Krom la inicialojn de la nomo, li skribis ankaŭ la nomon de la urbo, en kiu la pentraĵo estis kreita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ankaŭ nomata Pomarańczarka (Oranĝistino) kaj Przekupka z pomarańczami (Bazaristino kun oranĝoj) – ĉi-lastan nomon oni komencis uzi inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj; sub tiu titolo ĝi estis prezentata en postmorta ekspozicio de Gierymski en 1902. Fonto: W. Kalicki, Pomarańczarka w areszcie, Gazeta Wyborcza, 27-28.11.2010, p. 14 (artikolo ĉe Gazeta Wyborcza).
  2. Żydówka z pomarańczami ĉe la gazeto Rzeczpospolita, publikigita 27.12.2018
  3. Pomarańczarka w areszcie ĉe Gazeta Wyborcza, publikigita la 27-an de novembro 2010.
  4. Judino kun oranĝoj en la paĝo Muzeum Utracone. Arkivita el la originalo je 2019-09-01. Alirita 2019-09-01.