Junianus Justinus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Junianus JUSTINUS estis roma historiisto, kiu probable vivis meze de la 2-a jarcento (laŭ kelkaj nur dum la 3-a4-a jarcento.

Oni scias nenion pri lia vivo. Li estas la aŭtoro de Historiarum Philippicarum libri XLIV, verko, kiu laŭ la antaŭparolo estas kolekto de la plej gravaj partoj de la granda Historiae pillippicae et totius mundi origines et terrae situs de Pompeius Trogus el la epoko de la imperiestro Aŭgusto.

La verko de Trogus perdiĝis, sed la prologi aŭ tekstresumoj de Plinio la pli maljuna kaj aliaj daŭre ekzistas.

La verko de Justinus estis oft uzita dum la mezepoko, kiam oni foje konfuzis lin kun Justino la martiro.

Eksteraj ligiloj