Laŭjura ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jureca ŝtateco)
Mapo de indico de respektemo de la jura ŝtateco laŭ la landoj en 2017 eldonita de World Justice Project

La jura ŝtateco estas jura, politika kaj filosofia koncepto, kiu implicas la superecon de juro super la politika potenco kadre de ŝtato, kaj la obeemo de ĉiuj, kaj regantoj kaj regatoj, al la leĝaro.

En internaciaj organizaĵoj kaj pintokunvenoj oni ofte postulas, ke kaj partoprenantaj kaj nepartoprenantaj ŝtatoj estu laŭjuraj ŝtatoj, tio estas, ke ili evitu diktatorecajn sintenojn ekster kaj super jura sistemo. Tamen tiu koncepto ne estas sinonimo de demokratio, male al tre disvastigita miskompreno.