Justine Henin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Justine Henin estas belga tenisistino. Ŝi naskiĝis la  1-an de junio 1982(nun 1982-06-01)en Lieĝo, Belgio, do nun estas 41-jara. Inter la jaroj 1999 kaj 2008 ŝi estis tenisa profesiulo. En tiu tempo ŝi dum sume 117 semajnoj gvidis la mondan rangliston pri teniso de la Virina Tenisa Asocio, do tiutempe estis la tutmonde plej bona tenisistino. En la tuta ĝisnuna historio de teniso, ŝi laŭ tiu nombro de semajnoj pinte de la monda ranglisto (laŭ la stato de februaro 2010) konsideratas la 6-a plej bona tenisistino.

Nun ŝi vivas en Montekarlo, Monako.

Eksteraj ligiloj