János Kertész

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Kertész [jAnoŝ kertEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kertész János estas hungara fizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007).

János Kertész [1] naskiĝis la 22-an de decembro 1950 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kertész frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1971-1976, poste li samloke doktoriĝis el fiziko en 1980. Li komencis sian karieron en fizika instituto de MTA, kie li esploris. En la 1980-aj jaroj li esploris ankaŭ en universitatoj de Kolonjo kaj Munkeno. En 1989 li doktoriĝis antaŭ MTA. Baldaŭe li instruis en universitato en Budapeŝto, kie li estis katedrestro inter 1995-2007. Li okupiĝas precipe pri fraktaloj kaj pri komputila fiziko. Li ricevis 4 premiojn inter 1986-2011.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Clusters for Random and Interacting Percolation (1983)
  • Surface Growth: Rough and Smooth (1997)
  • Számítógépes statisztikus fizika: út a komplex rendszerek megértéséhez (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]