János Kiss (soldato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Kiss
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1883 (1883-03-24)
en Sângeorgiu de Pădure
Morto 8-an de decembro 1944 (1944-12-08) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo János Kiss (soldato)
Okupo
Okupo militisto
vdr

János KISS [kiŝ] estas hungara generalleŭtenanto, gvidanto de la Komitato de Hungara Nacia Elliberiga Insurekcio. Li naskiĝis en Erdőszentgyörgy la 24-an de marto 1883 kaj mortis en Budapeŝto la 8-an de decembro 1944.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kiss finis militlernejon en Sibio en 1902. Post la unua mondmilito li instruis en malsupera militlernejo de Kőszeg, poste li estis komandanto de unu bicikla brigado. En 1939 proteste al germana orientiĝo de la hungara registaro li pensiuliĝis kaj vivis en Kőszeg. En 1943 Endre Bajcsy-Zsilinszky proponis al gubernatoro Horthy nomumi lin ministro por defendo, sed tiu ne efektiviĝis. Post la povtranspreno fare de sagistkrucistoj la 15-an de oktobro 1944 li aliĝis al la kontraŭstara movado kaj li fariĝis gvidanto de la Milita Stabo de la Komitato de Hungara Nacia Elliberiga Insurekcio. La sagistkrucistoj la 22-an de novembro arestis la gvidantojn, komdamnis lin al morto, kaj ekzekutis en la malliberejo de Margit körút de Budapeŝto la 8-an de decembro 1944.

Fonto[redakti | redakti fonton]