János Pásztor (aktoro)
János Pásztor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pásztor János |
Naskiĝo | la 23-an de marto 1914 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 14-an de majo 1984 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60-3-67. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1937) |
Familio | |
Patro | János Pásztor |
Edz(in)o | Erzsi Somogyi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
János Pásztor [jAnoŝ pAstor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pásztor János estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia patro estis János Pásztor (skulptisto).
János Pásztor [1] naskiĝis la 23-an de marto 1914 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de majo 1984 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Pásztor frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1938. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li ludis ĝis la emeritiĝo en 1979. Dum la 2-a mondmilito li apartenis al amika rondo de Tamás Major kaj Hilda Gobbi, eĉ li partoprenis en iliaj deklamaj spektakloj por laboristoj. Li deklamadis ankaŭ en Hungara Radio kaj li havis rolojn ankaŭ en filmoj.
Li ricevis premiojn en 1974 kaj 1979. Lia dua edzino estis Erzsi Somogyi.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Puck
- Epifanio... - Fábián
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Kurrah
- Áron Tamási: Tündöklő Jeromos - Bálint
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Gül baba (1940) – studento
- Sári bíró (1943) – stultulo
- Úri muri (1949)
- Budapeŝta printempo (filmo) (1955)
- Dolarpaĉjo (1956)
- Ballagó idő (1976)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Hűség (1964)
- Sas meg a sasfiók (1975)
- Petőfi (serio, 1981)
Lia verko
[redakti | redakti fonton]- Hosszú az út (1962)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Massimo Serato kaj aliaj [2]