Järviradio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Järviradio estas finna en 1987 fondita radiokanalo. Unue ĝi estis lokkanalo de orienta parto de Suda Ostrobotnio sed mem ĝia areo multe kreskis. Jam en 2000-aj jaroj ĝi estis aŭdata ankaŭ en granda parto de alia Ostrobotnio kaj Meza Finnlando, kaj nun ekzemple en Helsinko kaj pli nordo ol Oulu. Järviradio sendas multe speciale finnajn furorkantojn. Tamen ĝi sendas ankaŭ ekzemple pop-muzikon, rokon, kontreon, ĵazon kaj klasikan. Ĝia ĉefstudio estas en Alajärvi. Aliaj studioj estas almenaŭ en Kemi kaj Riihimäki. La kanalo sendas ankaŭ multe protestantan kristanan programaron. Ĝi sendas ekzemple diservoj de konservativa lestadianismo. En 2021 areo de Järviradio vastigis al Asikkala kaj Nivala.