Jón Jósep Snæbjörnsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jónsi
Bazaj informoj
Naskiĝo 1-an de junio 1977 (1977-06-01) (46-jaraĝa)
en Akureyri
Ĝenroj pop-rokmuziko
Aktivaj jaroj 1997 ĝis nun
Persona informo
Ŝtataneco Islando
Okupo
Okupo kantisto • filmkomponisto • aktoro
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Jón.

Jón Jósep Snæbjörnsson aŭ pli mallonge Jónsi (naskiĝis la  1-an de junio 1977(nun 1977-06-01), do nun 46-jara) estas islanda kantisto kaj membro de la muzikgrupo Í Svörtum Fötum ("en nigraj vestoj"). Li nome de Islando partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2004 kaj akiris la 19-an pozicion.

La artisto duafoje reprezentis Islandon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, nun en duopo kun la kantistino Greta Salóme Stefánsdóttir, kaj pasis al la finalo, kie la bone farita islanda kontribuaĵo tamen ne atingis elstaran pozicion.