József Csemegi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Csemegi [jOĵef ĉemegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csemegi József estis hungara arkitekto, profesoro.

József Csemegi [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1909 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de februaro 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Csemegi akiris arkitektan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li partoprenis en arkeologiaj esploroj en Zsámbék kaj Eger. Depost la 2-a mondmilito li faris teknologian esploron kaj rekonstruon en Reĝa Palaco (Budapeŝto). Ekde 1950 li instruis en la menciita universitato kaj en Arta Altlernejo. En 1951 li estis docento en la universitato, post 2 jaroj katedrestro en la altlernejo. En 1957 li kandidatiĝis. En 1959 li ricevis postenon en oficejo, kiu okupiĝis pri historiaj monumentoj. Li partoprenis en rekonstruoj de historiaj monumentoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szentély-körüljárós csarnok-templomok a középkorban (1937)
  • A budavári főtemplom középkori építéstörténete (1955)
  • Közép-európai románkori centrális templomainak építészettörténeti kérdése (1961)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.