József Lőrincz (arkitekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Lőrincz [jOĵef lOrinc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőrincz József estis hungara arkitekto, profesoro.

József Lőrincz [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1930 en Csönge. Li mortis la 24-an de julio 1990 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Lőrincz frekventis gimnaziojn en Szombathely kaj Celldömölk, poste li akiris diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1955. Lia unua laborejo estis ŝtata arkitekta firmao. Inter 1960 kaj 1962 li plulernis, kie li atingis la majstran titolon, poste li laboris en firmao en Győr. En 1980 li revenis al Budapeŝto, kie li okupiĝis du jarojn pri historiaj monumentoj, poste denove pri novaj konstruaĵoj. En 1989 li estis nomumita titulara docento en la jam menciita universitato. En 1967 kaj 1974 li ricevis premiojn.

Elektitaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • blazono de Celldömölk
  • gastejo en Győr -ĉefverko
  • hotelo en Budapeŝto
  • diversaj uzinoj, fabrikoj, restoracioj

Fontoj[redakti | redakti fonton]