József Vekerdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Vekerdi [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vekerdi József estis hungara bibliotekisto, lingvisto, tradukisto. Lia patro estis Béla Vekerdi, lia frato estis László Vekerdi.

József Vekerdi [1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1927 en Debrecen, li mortis la 28-an de septembro 2015 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Vekerdi komence lernis en kolegio de sia naskiĝurbo, poste en Budapeŝto, kie li akiris diplomon en 1950 en Scienca Universitato Péter Pázmány. Inter 1950 kaj 1956 li estis asistanto samloke kaj li instruis la rusan lingvon en instituto Lenin. En 1955 li kandidatiĝis, en 1979 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1956, tial poste li estis kondamnita je 3 jaroj. Inter 1960–1963 li estis helplaboristo en fabriko, poste li havis postenon en Tutlanda Biblioteko Széchényi. En la studjaro 1992 li estis direktoro de kolegio Eötvös, poste li revenis al la biblioteko. En 2002 li pensiuliĝis, tamen poste 6 jarojn li instruis la sanskriton. Li ricevis signifan premion en 2002. Li okupiĝis pri lingvoj de Indio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Hulladémon huszonöt meséje. Szanszkrit tündérmesék (1963) - sanskritaj fabeloj
  • Mahábhárata, Rámájana (1964) - kompilado
  • A cigány népmese (La cigana fabelo), (1974) - studo kaj antologio
  • A magyarországi cigány kutatások története (1982)
  • Vágyzuhatag (1997) - tradukaĵoj
  • A gömböcfiú. Erdélyi cigány mesék (2002) - kun iu alia

Fontoj[redakti | redakti fonton]