Károly Antolik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Antolik [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Antolik Károly estis hungara instruisto. Lia pseŭdonimo estis Alcyone.

Károly Antolik [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1843 en Hungara reĝlando en Kolbach (nuntempa Studenec (distrikto Levoča) en Slovakio). Li mortis la 20-an de junio 1905 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Antolik frekventis gimnaziojn en Lőcse, Eperjes kaj Nagyvárad, poste li akiris pedagogian diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1867. En la sekva jaro li instruis en Kaposvár, poste en Kassa. En la studjaro 1874 li plulernis en Berlino kaj Heidelberg. Inter 1875 kaj 1892 li instruis en Arad, poste ĝismorte li estis mezlerneja direktoro en Pozsony.

Li okupiĝis pri elektro, liaj demonstraj eksperimentoj estis tiam novaj en la hungara pedagogio. Li kontribuis en fakrevuoj, eksterlande li germane publikis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kisérleti természettan a középiskolák III. és IV. oszt. számára és magánhasználatra 672 ábrával (1880)
  • Természettan és vegytan alapelemei felsőbb leányiskolák számára 305 ábrával (1880; la kvara eldono en 1884)
  • A természettan és természettani földrajz elemei a gymn. III. oszt. számára 214 ábrával (1881; la tria eldono en 1884)

Fontoj[redakti | redakti fonton]