Károly Eberhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eberhardt Károly (Pápoc, la 27-an de januaro 1825Gecse, la 8-an de decembro 1906) estis hungara liberecbatala oficiro, itala generalo. Li komence (ekde 1845) soldatservis en la aŭstra armeo, en 1848-49 dumbatalis la hungaran liberecbatalon. Post la armil-kuŝigo ĉe Világos, li elmigris kaj veturis al Turkio, kie li servis kiel majoro en la damaskaj bataloj (1850), en la Krima milito (1853-56) (kun nomo Abdurraman). En 1859, en Italio li estis komandanto de bataliono de Hungaraj Legionoj. En 1860 li iĝis kolonelo de iu armeo de Garibaldi. Li enpaŝis en 1860-61 la italan reĝan armeon kaj pensioniĝis komence de la 1870-aj jaroj kiel generalo. Post tio li loĝis klkajn jarojn en Pistoia, poste hejmenveturis meze de la 1880-aj jaroj kaj vivis en la hungara vilaĝo Geĉe.

Li partoprenis en la batalo de Aspromonte kontraŭ Garibaldi (1862). Pro tio li ricevis la Soldatan Honorordenon de Savoya (pro tio en 1862 la komandantan krucon, pli frue en 1861 la kavaliran krucon). La batalo kontraŭ Garibaldi dolore kortuŝis lin ĝisvive kaj portis en si mem la moralan ŝarĝon.

En 1862-65 li batalis en Sicilio, en 1866 en la itala-aŭstra milito (kie onidire li savis la vivon de reĝido Umberto).

Pri liaj ordenoj, vivo oni ekspoziciis en 2005, en la Hungara Nacia Muzeo.

foto kaj hungara teksto Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine