Károly Gaburek
Károly Gaburek [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gaburek Károly estis hungara pentristo, grafikisto.
Károly Gaburek [1] Arkivigite je 2016-12-21 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 5-an de aprilo 1936 en Békéscsaba, li mortis la 23-an de junio 1986 en Békéscsaba.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Károly Gaburek frekventis teknologian mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li laboris jaron. Li studis ekde 1955 en Industriarta Altlernejo de Zoltán Rákosi, Pál Miháltz, Lajos Szentiványi, Gyula Hincz. Post 5 jaroj li akiris diplomon, poste li hejmenvenis. En Békéscsaba li estis parte grafikisto en ŝtata laborejo 6 jarojn, parte li pentradis kaj ekspoziciis. Li ricevis kelkajn premiojn. Liaj pentraĵoj troviĝas eĉ en eksterlandaj muzeoj.
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- 1955 - debuta ekspozicio
- 1973 - premiita ekspozicio en Békéscsaba
- 2011 - memorekspozicio
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 30-a paĝo)
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine