Károly Jezsovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Jezsovics [kAroj jeĵoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jezsovics Károly estis hungara instruisto, lernejestro.

Károly Jezsovics [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1834 en Hungara reĝlando en Nagyszelezsény (nuntempa Sľažany en Slovakio), li mortis la 6-an de marto 1924 en Ĉeĥoslovakio en Banská Štiavnica.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Jezsovics frekventis luteranan liceon en Selmecbánya, poste li studis teologion en Pozsony. Post siaj studoj li estis familia edukisto, en 1860 li plulernis en Berlino, Gotingeno kaj Halle (Saale). Inter 1861 kaj 1903 li instruis en la luterana liceo de Selmecbánya. Li foje-foje aŭdadis prelegojn en Akademio de Selmec. Ekde 1894 li estis nomumita liceestro. Li instruis ekzemple Kálmán Mikszáth-on. Li partoprenis en la urba turisma movado.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A hő mint a mozgás egyik neme (1874) - tradukaĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.