Károly Kiss (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Kiss
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1858 (1858-03-27)
en Debrecen
Morto 13-an de junio 1914 (1914-06-13) (56-jaraĝa)
en Balatonlelle
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Károly Kiss [kAroj kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Károly estis hungara kemiisto, teknikisto pri vitroj. Dum la studentaj jaroj li uzis la distingajn nomojn Pongó Kiss Károly aŭ P. Kiss Károly.

Károly Kiss [1] naskiĝis la 27-an de marto 1858 en Debrecen. Li mortis la 13-an de junio 1914 en Balatonlelle.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Kiss frekventis kalvinanan kolegion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1881. Post la diplomo li instruis en gimnazio, poste li estis asistanto de en la universitato apud Károly Than. Inter 1882 kaj 1886 li studvojaĝis en eksterlando helpe de stipendio, li vizitis vitrofarejojn. Hejmenveninta li establis laboratorion pri vitraĵoj en la universitato, poste ankaŭ laboratorion pri Ikso-radioj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A szénkőnenyek égése chlorgázban (1882) - premiita verko
  • Die vollkommenste selbsthätige (automatische) Quecksilber Luftpumpe ist die Schuller'sche (1894)
  • A Röntgen-féle felfedezés mai állásáról (1897)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.