KOMENTOJ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KOMENTOJ estas ĉiutaga ret-revuo en Esperanto, la unua tiaspeca. Ĝi raportas pri eventoj tra la mondo, sporto, eventoj en Svislando, en la Esperanto-movado kaj diversaj aliaj temoj.

Ĝi estis fondita 1998 de Dietrich Weidmann. Unue Komentoj estis instalita sur paĝo de Compuserve, sed jam baldaŭ aperis kiel subpaĝo de la retejo esperanto.ch. Komentoj estis regule ĝisdatigita ĝis 2002. Poste novaj artikoloj nur sporade estis aldonitaj, ĉar mankis mono kaj laborforto por la aktualigo de la retejo. Danke al la financa subteno de Allsprachendienst en majo 2006 Komentoj estis komplete renovigita kaj modernigita kaj nun denove regule aperadas 4 ĝis 5 foje semajne, tiel Komentoj estas unu el la plej ofte aktualigitaj Esperanto-retejoj.

Kvankam la legantaro kun 300 ĝis 400 vizitantoj tage estas certe modesta, la redakta teamo de KOMENTOJ ne laciĝas pri sia laboro opiniante, ke funkcianta ĉiu-taga medio en Esperantujo estas grava por la vigleco de la Esperanto-movado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]