KTM-5

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramo 71-605РМ en Voroneĵ
Tramo 71-605 en Tomsk

KTM-571-605 estas ne plu produktata sovetia 4-aksa altplanka unuflanka tramvagono. La unuaj ekzempleroj de ĝi aperis en 1963 en la Ust-Katava Tramkonstrua Uzino Kirov, regula produktado okazis en la jaroj 1969-1992. Estis produktitaj entute pli ol 14 mil tiaj vagonoj, pro kio la modelo iĝis la plej amase produktita trama modelo en la mondo (tuj postsekvas ĝin ĉeĥoslovaka Tatra-T3 kun 13 991 ekzempleroj). En multaj rusiaj urboj tramvagono KTM-5 estas la ĉefa aŭ la sola uzata modelo.

Multaj malnovaj vagonoj KTM-5 jam estas ne plu uzeblaj, tro eluzitaj. Manko da financado por renovigo de vagonaro en kelkaj urboj kaŭzas malgrandigon de trama transportado aŭ eĉ tutan fermon de ĝi, kiel okazis en Astraĥano, kie trama transportado estas ĉesigita.