Tatra T3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tatra-T3)
Tatra T3
Tramo Tatra T-3 en Brno
Tramo Tatra T-3 en Brno
Fabrikisto ČKD
Produkto en jaroj 1960 - 1989
Fabrikitaj pecoj 13.991
Teknikaj indikoj
Longo (sen kupliloj) 14 000 mm
Larĝo 2 500 mm
Alto de ŝranko 3 059 mm
Preteca maso 16 300 kg
Maks. rapideco 65 km/h
Ŝpuro 1435 mm
Okupiteco
Lokoj por sidi 31
Lokoj por stari (8 pers./m²) 72
Motoroj kaj elektra ekipaĵo
Nombro kaj povumo de motoroj kW
Elektra ekipaĵo Europulse
Alstom TV Progress
Tensio en troleoj 600 V
vdr

Tatra T3 estas iam tre populara kaj ĝis nun vaste uzata modelo de tramo. Ĝi estis produktata en Ĉeĥoslovakio de 1960 ĝis 1989. Entute estis produktitaj 13.991 tiaj vagonoj (nur sovetia KTM-5 iom superis tiun kvanton kun pli ol 14 mil vagonoj).

11.368 tiaj vagonoj estis produktitaj por diversaj urboj de Sovetunio. Tio estas rekorda kvanto de tramvagonoj de la sama modelo, iam aĉetitaj de unu lando.

Kiel diras fakuloj pri trama transportado, la ĉefa manko de la modelo T3 estis, ke ĝia populareco malhelpis enkondukon de novaj modeloj: oni preferis uzi la kutiman bonan modelon. Inter la aliaj mankoj: malgranda kvanto de pasaĝeraj lokoj (ne superas buson), malgranda stirista kabino, zumado de elektrikaĵoj en la salono kaj aliaj.

Vagonoj Tatra T3 ne plu estas produktataj, sed daŭre vendataj. Kelkaj rusiaj urboj (ekzemple, Vladikavkaz), kie tiu modelo estis la ĉefa, volonte aĉetas uzitajn vagonojn de tiu kaj de la sekva, T4, modelo el Germanio, kie ilin anstataŭas aliaj modeloj.

En Volgogrado tramvagonoj Tatra T3 estas uzataj en la unika loka transporta sistemo kun parte subteraj vojoj (subsurfaca tramo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tramo Tatra T-3 en Prago