Kaĉokavalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tuta kaĉokavala fromaĝo en la tipa formo de du rondetaj korpoj kunigitaj per kolo kaj iuj tranĉaĵoj

La kaĉokavalo - originale en la itala caciocavallo, prononco [kaĉokaVAlo] - estas fromaĝo en la klasifikado de fadena fromaĝo tipa de suda Italio.[1] Produktita kun bovina lakto kun aldono de nur bovidaj enzimoj, laktaj fermentoj kaj salo, ĝi konserviĝu pendante surĉevale (tial la nomo) por sekigado kaj estas sekve formita kiel numero 8 kun du rondetaj korpoj kunigitaj per kolo ĉe la punkto kie ĝi estas ligita.

La bovinoj destinitaj al produktado estas bredataj en natura medio, paŝtante en la mediteranea makizo ĝis la stepoj de la suda Apenino en lokoj riĉaj je arbustoj kaj herboj de subarbaraĵo. La ĉeesto de aromaj plantoj en la areo kie la besto manĝis karakterizas ĝiajn aromajn notojn kaj parfumojn.

Tipaj de ĉiuj regionoj kiuj formis la reĝlandon de la Du Sicilioj, la plej konataj varioj estas tiuj de la kaĉokavalo de Agnone, de la kaĉokavalo de Castelfranco, la kaĉokavalo de Sila kaj de kaĉokavalo de Sicilio, kiu siavice povas esti kaĉokavalo de Godrano, kaj kaĉokavalo farita el lakto de specifa bovina reaso nomata Podolica.

La unua oficiala atestado devenas de la dekreto de la Prezidanto de la Itala Respubliko de la 30-a de oktobro 1955.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  • La unua artikoleta versio de sep frazoj fariĝis laŭ traduko de la koncerna itala teksto laŭ la stato de la 11-a de majo 2023.
  1. Paralele ankaŭ en la balkana regiono ekzistas tre simila kaj similnoma fromaĝo kaŝkavalo, ekzemple bulgare кашкавал, kaŝkaval'. Ĉu la vorto migris de la Balkano al Italio aŭ inverse laŭ la nuna literaturo ne certas.