Kaaresuvanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaaresuvanto (Finnlando)
Kaaresuvanto (Finnlando)
DEC

Kaaresuvanto (samee: Garasavvon) estas vilaĝo en la komunumo Enontekiö en Laponia gubernio Finnlando.

Vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas ĉirkaŭ la sablecaj bordoj de la neŝipirebla rivero Konkamma meze en vasta marĉo. Ĝi estas la plej granda loĝloko norde de Muonio ĉe la samnoma rivero kaj estas rekonebla kiel vilaĝo (centra konstruaĵaro). La plejmulto de la vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo ne estas pli ol malgrandaj setlejoj.

Kaaresuvanto atingeblas per buso el Muonio kaj per aŭto tra la E8. Ankaŭ el Svedio tra la fino (komenco) de la E45 kaj sveda aŭtovojo 45. Ĝi formas duopan vilaĝon kun la sveda Karesuando; atingebla tra ponto trans la rivero; la (antaŭa) doganejo situas meze sur la ponto. La plej gravaj vizitindaĵoj de la vilaĝo estas ties sovaĝa rivero kaj la naturpejzaĝoj (promenitineroj). Pluen al la nordo nur Markkina (10 km) kaj Kilpisjärvi (112 km) povas esti konsiderataj kiel lokoj kie homoj permanente loĝas.

Nomŝildo en la sveda- kaj samea lingvo
Pramo de Karesuando al Kaaresuvanto en 1972
Limtransirejo inter Karesuando kaj Kaaresuvanto
Enirejo de Kaaresuvanto tuj malantaŭ la limo