Kabulo (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pontoj super Kabul-rivero, februaro 2007

La KabuloKabul-rivero estas dekstra (okcidenta) alfluanto de Induso. ĝi havas longon de 450 km, prizorgas la basenon de Kabulo same kiel ĉirkaŭon de Ĝalalabado kaj Peŝavaro. Gravaj alfluantoj estas Panĝŝer kaj Kunar.

Ĝi fontas en la Sanglak-montaro, proksime al la Unai-pasejo, okcidente de la ĉefurbo Kabulo, en distrikto Jalrez de provinco Vardak. Ĝi fluas en la ĉefurbo sude preter la Kabula Zoo. Post kiam trapasas la politikajn limojn de al Pakistano, norde de la Ĥajber-pasejo, ĝi alfluas ĉe Attock la Induson. Ĝi estas menciita unuafoje en la Rigvedo.