Kadmia telurido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kadmia telurido (CdTe) estas kristala kemia kombinaĵo el grupo de teluridoj, konsistanta el kadmio kaj teluro kun kuba kristala strukturo (spacogrupo F43m). En la kristala formo, ĝi estas rekta II-VI-bendbreĉo-duonkonduktanto. CdTe estas ankaŭ bona bazmaterialo por sunĉeloj. Ĝi estas uzata normalkaze kiel tavolstrukturo kun kadmia sulfido, por formi p-n-transiron, ekz. en sunĉelofotodiodo.

Apliko[redakti | redakti fonton]

CdTe estas absorba materialo por sunĉeloj. Ĝi estas pli kosta ol silicio, precipe kiel maldiktavola sunĉelo, sed ne tiom povumkapabla. CdTe kiel miksa kristalo kun hidrarga telurido HgTe formas multflankan infraruĝan detektoran materialon (Hg,Cd)Te. CdTe kiel miksa kristalo kun zinka telurido ZnTe formas elstaran rentgenan kaj gamoradian detektoran materialon (Cd,Zn)Te.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas senodora, nigra solidaĵo, kun molmaso de 240,01 g•mol−1, denso de 6,20 g•cm−3, fandopunkto de 1041 °C, bolpunkto de 1121 °C. Ĝi estas nesolvebla en akvo, ĝia pulvoro estas venena.