Kaduna (angleKaduna State) estas unu el la 36 subŝtatoj en centra norda Niĝerio. Ties nomo "Kaduna" estas sama kiel tiu de ties ĉefurbo. La ĉefurbo kaj registara sidejo estas Kaduna. Laŭ la stato de 2016 en la teritorio vivis 8 252 366 loĝantoj sur areo de 46 053 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 179 loĝantoj/km². Limoj estas norde Zamfara, Kacina kaj Kano, okcidente Bauĉi kaj Altebena, oriente estas Niĝera, kaj sude estas la Federacia Ĉefurba Teritorio kaj Nasarava.
La indiĝenaj etnaj grupoj en Kaduna estas tre diversaj inter kiuj 57 al 63 diferencaj etnaj grupoj, kiaj haŭsoj, atjaboj, inkjoboj, takadoj, Gbagyi, Ham, Bajju, Oegworok, Gwong, Akurmi, Adara, Nkoroo (Koro) kaj multaj pliaj komunumoj, kiaj Akulu aŭ Ikulu, Osholio aŭ Marwa, Atuku, Gwandara, Numana, Ninzo, Aruruma, Surubu ktp.[1]