Kafejo Zeman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kafejo Zeman
kafejo
Bazaj datoj
Konstrustilo funkciismo vd
Arkitekto Bohuslav Fuchs • Zbynek Pech • Jana Janíková vd
Lando Ĉeĥio vd
Situo Brno-město
Adreso Jezuitská 687/6
Situanta sur Jezuitská
Situo
Geografia situo 49° 11′ 51″ N, 16° 36′ 48″ O (mapo)49.19759722222216.613444444444Koordinatoj: 49° 11′ 51″ N, 16° 36′ 48″ O (mapo)
Kafejo Zeman (Brno)
Kafejo Zeman (Brno)
DEC
Kafejo Zeman
Kafejo Zeman
Situo de Kafejo Zeman
Map
Kafejo Zeman
vdr
Kafejo Zeman en 2010

Kafejo Zeman (ĉeĥe: Zemanova kavárna) en Brunno, Ĉeĥio, estas verko de la konata ĉeĥa arĥitekto Bohuslav Fuchs kaj frua ekzemplo de la stilo de la moderno funkciiga.

Estiĝo kaj malkonstruiĝo[redakti | redakti fonton]

Fuchs komisiitis en 1925 konstrui kafejon en la parko de la strato Na Kolišti, kie antaŭe estis estina la iama kafeja pavilono Schopp el ligno. En 1926 iĝis la inaŭguro; temis pri unu el la unuaj konstruaĵoj faritaj laŭ la t.n. funkiiga stilo en Ĉeĥoslovakio. Jam en la 1950-aj jaroj, post ŝtatigo, ĝi utiliĝis kiel infanĝardeno. Sed la konstruo de la nova Janáček-teatrejo en 1964 necesigis la malkonstruon kafejan.

Rekonstruo[redakti | redakti fonton]

En 1991 ekplanitis rekonstruo de tiu ĉi fama konstruaĵo. La arĥitektoj Zbyněk Pech kaj Jana Janíková komisiitis per tiu tikla tasko ĉar fotoj de la interno ne konserviĝis. Oni ja devis demandi al okulatestoj kiuj bedaŭrinde ofte malkonsentis prie. Fine oni simple venigis meblojn el la 1920aj kaj 1930aj jaroj por krei tiutempan atmosferon. La brunna urboadministrantaro ja apogis la projekton disde la komenco kaj fakte en 1994 ekis la laboro; en la 24.3.1995, okaze de la datreveno 100-a naskiĝtaga de Fuchs, estis solena reinaŭguro. Por la publiko malfermitis la pordo en la 15.4.1995.[1]

Post 2012 aldonitis pavilono laŭ la ligna originalo schopp-a; la brunna merkatulo Igor Fait krome iniciatis riparon de du aliaj samtempaj konstruaĵoj (Era-kafejo kaj Münz-vilao). Kvankam la rekonstruaĵo ne estas monumentprotektita oni ekverelis pri postaj ŝanĝetoj (ekz. koncerne la internspacajn parceligon aŭ la iluminadon).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Robert Schediwy: Rekonstruktion: wiedergewonnenes Erbe oder nutzloser Kitsch? Lit, Wien / Berlin / Münster 2011, ISBN 978-3-643-50262-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]