Kaio de Milano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kaio de MilanoSankta Kaio de Milano episkopo de Milano gvidis tiun diocezon en la 3-a jarcento.
Malmultas la informoj kiujn oni posedas pri tiu milana episkopo de tiu epoko. Certe oni scias ke li estis disĉiplo de sia antaŭulo en la episkopa katedro, Sankta Anatolono, sed aliaj fontoj lin igas eĉ disĉiplo de la apostolo sankta Barnabaso tradicie taksata la unua episkopo de Milano.
Post lia morto sekvis periodo el kiu ne alvenis fontoj pri la regado de la milana episkopa sidejo.

Antaŭulo kaj posteulo: Anatolono kaj mankas fontoj.

La Katolika Eklezio lin liturgie memorigas la 27-an de septembro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Le vie di Milano, V. Buzzi, C. Buzzi - Ed. Hoepli, 2005.
    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia