Anatalono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anatolono)
Sankta
Anatalono
Vitraĵo kun episkopo Sankta Anatalono
Vitraĵo kun episkopo Sankta Anatalono
Persona informo
Naskiĝo 2-a3-a jarcento
en Grekio
Morto 2-a3-a jarcento
en Breŝo
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo pastro vd
episkopo de Milano
Sanktulo
Honorata en Katolika eklezio
Festotago 25-a de septembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Anatalono estis episkopo de Milano komence de la 2-a jarcento. Li estas liturgie honorata kiel sanktulo en la Katolika Eklezio, kaj lia memorigo estas celebrata la 25-an de septembro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mankas preskaŭ tute informaj fontoj pri tiu episkopo, kiu eble estis unu el la unuaj episkopoj de tiu urbo.

La unuaj, hagiografiaj, informoj alvenas el la fino de la 8-a jarcento el la verko Gesta episcoporum Mettensium de Paŭlo Diakono, en kiuj la longobarda verkisto raportas ke Anatalono estis unu el la disĉiploj de Sankta Petro kaj ke estis tiu lasta mem kiu lin sendis al Milano kiel unua episkopo. En iuj bizancaj katalogoj pri la disĉiploj de Jesuo Kristo (7-a/8-a jarcentoj), Anatalono estas prezentata kiel disĉiplo de la apostolo sankta Barnabaso, kiu estus suferinta persekutaĵojn de Nerono, sen tamen perdi la vivon, sed simple devigita kaŝi sian aŭtoritaton. La legendo pri lia vivo, ĉiuokaze, volas ke Sankta Anatalono kontruigis preĝejon dediĉitan al la Savinto sur antaŭa templo dediĉita al la dio MerkuroApolono, en la loko en kiu hodiaŭ situas la preĝejo San Giorgio al Palazzo.

Okaze de lia morto, iuj liaj relikvoj (esence konstituitaj en linaĵoj kiuj hazarde estis tuŝantaj lian korpon) estis portataj, en Milano, en la kapelon titolitan ad Concilia Sanctorum, eble en la 5-a jarcento. La loko de lia entombigo restis laŭlonge nekonata, sed en la baziliko San Babila (Milano) oni celebris simbolan entombigon.

Milana dokumento de 1263 aldonas ke Sankta Anatalono estus entombigita en la preĝejo Sankta Floriano (Breŝo) kie oni opiniis ke li estis la unua episkopo: konfirme de tiu tezo okazis retrovo en 1472 de iuj liaj relikvoj, kiuj estis poste solene translokigitaj enen de la urba katedralo, kie ankaŭ hodiaŭ estas objekto de intensa honorado.

Lin antaŭulis la apostolo Barnabaso kaj lin posteulis Kaio de Milano.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Le vie di Milano, V. Buzzi, C. Buzzi - Ed. Hoepli, 2005

Katolikaj enciklopedioj: