Kajeliĉa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kajeliĉa
Kajeliĉa (Sud-Afriko)
Kajeliĉa (Sud-Afriko)
DMS
Bazaj informoj
en la kosa lingvo: Khayelitsha
ŝtato: Sud-Afriko
provinco: Okcidenta Kablando
distrikto: Kaburbo
specialaĵo: township
panoramo de Kajeliĉa
ludantaj infanoj en Kajeliĉa

Kajeliĉa - en la kosa lingvo Khayelitsha - estas la tria plej granda township de Sud-Afriko. Ĝi situas ĉe la urborando de Kaburbo. Khayelitsha en la kosa lingvo signifas "nova hejmo".

Probable pli ol 1,5 milionoj da homoj vivas en Kajeliĉa: el ili 90 procentaĵoj laŭ la sudafrika terminaro konsideras "nigruloj" (angle blacks) kaj 10 procentaĵoj "koloruloj" (angle coloureds). Ene de la township preskaŭ nur parolatas la kosa lingvo. La loĝejoj estas plejparte kabanoj el lado, ligno kaj fortika papero.

La loĝloko ekestis, post kiam en 1950 en Sud-Afriko stabiliĝis la sistemo de apartismo, kaj ekvalidis la leĝo Group Areas Act, kiu malpermesis al homoj konsiderataj "nigruloj" vivi en sudafrikaj urboj. Post la fino de la sistemo de apartismo en 1994 centmiloj da malhelhaŭtaj kamparanoj venis al la grandaj urboj, aparte al Kaburbo, en la espero trovi laboron, kaj tre multaj el ili ekloĝis en la township-loĝlokoj kiel Kajeliĉa. Dum la lastaj jaroj la ŝtata registaro pro diversaj kampanjoj provis plibonigi la lokajn vivkondiĉojn. Oni provas disponigi al ĉiuj loĝantoj liberan aliron al akvo kaj elektro, kaj plibonigi la stabilecon de la loĝejoj. Por la novkonstruitaj ŝtonaj dometoj tamen ekzistas longaj atendolistoj.

Kajeliĉa en populara kulturo[redakti | redakti fonton]

La sudafrika filmo Karmen de Khayelitsha en 2005 internacie konatigis la vivkondiĉojn en la loĝloko - ĝi en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale de tiu jaro gajnis la kino-premion Ora Urso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]