Saltu al enhavo

Kalevi Lehtinen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalevi Lehtinen
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1936 (1936-01-01)
en Helsinko
Morto 17-an de julio 2011 (2011-07-17) (75-jaraĝa)
en Kandern
Tombo Finnlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Lauri Lehtinen Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kleriko Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kalevi Lauri Tapio LEHTINEN (naskiĝis la 1-an de januaro 1936 en Helsinko, mortis la 17-an de julio 2011 en Kandern, Baden-Virtembergo, Germanio) estis pastro, verkisto kaj la plej internacie konata finna evangeliisto kaj luterana pastro.

Lehtinen studentiĝis ĉe la altlernejo de Kerava en 1954 kaj finis studadon de teologio en la universitato de Helsinko en 1963. Li estis ordinita kiel pastro de la Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando en 1964. Li laboris kiel portempa lektoro en religio, psikologio kaj filozofio en lernejo de Raahe kaj lernejo de Tehtaanpuisto Helsinko de 1959 ĝis 1962 kaj en lernejo de Karjala en Helsinko en 1963-1964. Lehtinen funkciis kiel la portempa junulara pastro de Järvenpää en 1962-1963, junula evangeliisto de la Popola Biblia Societo (Kansan Raamattuseura) en 1964-1965, kaj ĝenerala sekretario de studentlaboro de la fondaĵo de la la Popola Biblia Societo Kansan Raamattuseuran säätiö (KRS) en 1966-1972.

De 1974, Lehtinen laboris en la eŭropa oficejo de la asocio Campus Crusade for Christ (de 1989 sub la nomo Agape Europe) en Germanio kaj kiel ĝia direktoro de 1977–1987.

Lehtinen iĝis konata al finnoj en 1987 kiam li interpretis la paroladojn de la evangeliisto Billy Graham ĉe la Missio Helsinko okazigita ĉe la Helsinka Olimpika Stadiono, post kiu Lehtinen laboris kiel evangeliisto. Krom Finnlando, li estis konata precipe en Rusio, Estonio kaj la landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, do eks-Sovetunio. Entute pli ol unu miliono da kopioj de la libroj de Lehtinen estis presitaj en kvar lingvoj. Li vivis en Germanio ekde 1974.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]