Kalipso (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kalipso estas stilo de afrik-karibia muziko kiu originiĝis en Trinidado kaj Tobago dum la komenco al mezo de la 19a jarcento kaj finfine disvastiĝis al la cetero de la Karibiaj Antiloj kaj Venezuelo meze de la 20a jarcento. Ties ritmoj povas esti datitaj el la Kaiso de Okcidenta Afriko kaj la alveno de francaj plantejistoj kaj iliaj sklavoj el la Francaj Antiloj en la 18a jarcento.

Kalipso ricevis afrikajn kaj francajn influojn, kaj iĝis iel voĉo de la popolo. Ĝi estis karakterizita per forta ritmo kaj harmonikaj voĉoj, kaj estis plej ofte kantata en franca kreola kaj kondukita de kantorakontisto. Laŭ kalipso disvolviĝis, la rolo de la kantorakontisto iĝis konata kiel griot, chantuelle kaj finfine, calypsonian (kalipsisto). Kiam la angla ĝenerale anstataŭis la kreolan "patois" (Antila kreola lingvo) kiel dominanta lingvo, kalipso migris al la angla, kaj farante tion ĝi altiris atenton el la registaro. Ĝi ebligis ke la homamasoj defiu la farojn de neelektita Guberniestro kaj de la Leĝofara Konsilantaro, kaj la elektitaj urbaj konsilantaroj de Portospeno kaj San Fernando. Kalipso plue ludis gravan rolon en politika esprimo, kaj utilis ankaŭ kiel dokumentaro de la historioj de Venezuelo kaj de Trinidado kaj Tobago.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hill, Donald R. Calypso Calaloo: Early Carnival Music in Trinidad (1993). ISBN 0-8130-1221-X. (cloth); ISBN 0-8130-1222-8 (pbk). University Press of Florida. 2nd edition: Temple University Press (2006); ISBN 1-59213-463-7.
  • Mendes, John (1986). Cote ce Cote la Trinidad and Tobago Dictionary. John Mendes, Arima, Trinidad.
  • Quevedo, Raymond (Atilla the Hun). 1983. Atilla's Kaiso: a short history of Trinidad calypso (1983). University of the West Indies, St. Augustine, Trinidad. (Includes the words to many old calypsos as well as musical scores for some of Atilla's calypsos.)
  • Gittens, Sinclair (12a de Aŭgusto, 2010). "The origin of calypso". Arkivigite je 2018-07-04 per la retarkivo Wayback Machine Nation Newspaper. Alirita la 4an de Julio 2018.