Kalkopirito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanflavaj kalkopiritaj kristaloj sub grandaj striaj kuboj el pirito.

Kalkopirito estas kupra-fera sulfida mineralo kiu kristaliĝas en la tetragona kristalsistemo. Ĝi havas la kemian formulon CuFeS2. Ĝi havas koloron el latuno al orflava kaj durecon de 3.5 al 4 laŭ la Mohs-skalo. Ties striado estas diagnoza kiel verda nuance al nigra.

Je ekspono al aero, Kalkopirito oksidiĝas al vario de oksidoj, hidroksidoj kaj sulfatoj. Asociataj kupromineraloj estas la sulfidoj bornito (Cu5FeS4), kalkocito (Cu2S), kovelito (CuS), digenito (Cu9S5); karbonatoj kiaj malakito kaj azurito, kaj rare oksidoj kiaj kuprito (Cu2O). Kalkopirito rare troviĝas en asocio kun natura kupro.

Notoj[redakti | redakti fonton]