Kuprito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuprito el Cumeba Mino (grando:2.3 x 2.1 x 1.2 cm).

Kuprito (ruĝa kuprerco) estas oksida mineralo komponita el kupro(I) oksido Cu2O, kaj estas malgrava erco de kupro. Ties malhelaj kristaloj kun ruĝaj internaj reflektoj estas en la izometrika sistemo de heksoktaedra klaso, aperante kiel kuba, oktaedra, aŭ dodekaedra formoj, aŭ en kombinoj. Spite ties bela koloro ĝi estas rare uzata por juvelarto pro sia malalta dureco de 3.5 al 4.

Ĝi estas duaranga mineralo kiu formiĝas en kuŝejoj de oksidigita zono de kupra sulfido. Ĝi ofte estas en asocio kun natura kupro, azurito, krizokolo, malakito, tenorito kaj vario de mineraloj el feroksido.[1] Ĝi estas konata kiel rubena kupro pro sia distinga ruĝa koloro.

Kuprito troviĝas en la Uralaj Montoj, Altajaj Montoj, kaj Sardio, kaj en pli izolaj lokoj en Kornvalo, Francio, Arizono, Ĉilio, Bolivio, kaj Namibio.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hurlbut, Cornelius S.; Klein, Cornelis, 1985, Manual of Mineralogy, 20th ed., Wiley, p. 299-300 ISBN 0-471-80580-7
  2. Joel E. Arem, Ph.D., F.G.A., Color Encyclopedia of Gemstones, 1977, Van Nostrand Reinhold Company