Kalkwijk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalkwijk
vilaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 8′ N, 6° 47′ O (mapo)53.1413896.78Koordinatoj: 53° 8′ N, 6° 47′ O (mapo) [+]
Kalkwijk (Nederlando)
Kalkwijk (Nederlando)
DEC
Kalkwijk
Kalkwijk
Situo de Kalkwijk

Map

vdr
Situo de Kalkwijk oriente de la antaŭa komunumo Hoogezand. Mapo el 1867.

Kalkwijk, antaŭe De Kalkwijk estas vilaĝeto kaj strato en la komunumo Midden-Groningen en la provinco Groningen en Nederlando. Kiel la nomo jam indikas (wijk = flankkanalo) de origino ĝi estas setlejo laŭlonge kanalo.

En 1631 interkonsento estis subskribita inter la Frisa Kompanio kaj la urbo Groningen en kio la urbo komisiis al la torfejigo de la areo. Pro tio oni fosis la kanalon Kalkwijk kaj dum la unuaj jaro ĝi ĉiujare estis vastigita per minimume 40 dekametroj.[1] Je ambaŭ flankoj la forfosaĵo estis samlarĝa kaj kaj estis fiksita per la distanco al la forfosaĵo ĝis la Borgercompagnie. Pliposte oni nomis ankaŭ la kanalon Kalkwijksterdiep aŭ Kalkwijkerdiep.

La nomo verŝajne venas de la familia nomo Kalk, kvankam oni ankaŭ diras ke tio indikas la malnovan kalkofornon kiu iam situus tie. La kanalo intertempe estas plenŝutita. La norda parto nuntempe estas parto de Hoogezand, ekster la centro situas kelkaj imponaj farmbienoj. En la samdirekta daŭrigo de Kalkwijk situas la setlejo Lula.

Stratvido

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. paul Burm (2003): Het Nederlandse landschap. 2000 jaar mensenwerk. Kosmos-Z&K Uitgevers, Utrecht/Antwerpen. ISBN 90-215-3548-3