Kalvinana preĝdomo (Kalocsa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝdomo de
Kalocsa
Kalvinana preĝdomo en Kalocsa
Kalvinana preĝdomo en Kalocsa
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kalocsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Bács-Kiskun
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 140 + 40 sidlokoj
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝdomo estas sakrala konstruaĵo en urbo Kalocsa (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Kalocsa estas katolika ĉefepiskopejo, dum la historio ĝis la 19-a jarcento estis malpermesita la protestantismo en la urbo. En la 19-a jarcento jam vivis sporade kalvinanoj. Ili eklezie apartenis al Foktő. En 1929 estis fondita la kalvinana grupo. Loka advokato permesis en sia domo aranĝi la kalvinanajn diservojn. La advokato mortis en 1934, sed la kalvinanoj heredis la plenan domon, tial oni establis preĝdomon en la teretaĝa parto kaj oficejon en la etaĝa domo (vidu la bildon!). En la korto oni konstruis sonorilostablon, la sonorilo venis el Foktő. Inter 2019-2022 grandaj ŝanĝoj okazis. La etaĝo kaj la teretaĝo estis unuigita al granda halo, kiu iĝis la nova preĝdomo. Interne ankaŭ galerio estis konstruita. Tial la malnova preĝdomo ĉesis, kiu estis 13 metrojn longa kaj 5 metrojn larĝa kun 64 benkaj sidlokoj kaj 15 seĝoj.

Nova preĝdomo[redakti | redakti fonton]

Fasado de la nova preĝdomo estas preskaŭ simetria, nur la porto romas la simetrion dekstre. La domo rekte renkontiĝas kun la trotuaro. Meze balkono estas videbla. La preĝdomo havas 140 sidlokojn kaj pliajn 40 sidlokojn sur la galerio. Interne la harmoniumo estis malnove, kiun oni ŝanĝis al elektra orgeno. En la korto la menciita sonorilstablo funkcias. La kalvinanoj havas ankaŭ koruson.

Enirejo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.