Kalvinana preĝejo (Dunakeszi)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Dunakeszi
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunakeszi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 120 sidlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 2120 Dunakeszi, Kálvin János utca 7.
vdr

La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Dunakeszi (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento en tiu areo estis 2 memstaraj vilaĝoj: Dunakeszi kaj Alag. En ambaŭ loĝis nur katolikoj ĝis 1844, sed poste alvenis ankaŭ kalvinanoj pro la konstruita fervoja linio. Precipe en la frua 20-a jarcento alvenis kalvinanoj, ili fondis kalvinanan grupon en 1921 kun paroĥa rajto. En la sekva jaro ili aĉetis loĝdomon, kiu estis trakonstruita preĝdomo kaj tuj diservoj okazis ene. En 1923 oni metis tureton kun sonorilo super la tegmento.

En 1932 en la alia vilaĝparto oni malfermis plian preĝdomon, kie okazis diservoj ĝis 1952. En 1957 oni konstruis malgrandan preĝejon. En 1965 oni muntis loke orgenon el 3 jam neuzeblaj orgenoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.