Kalvinana preĝejo (Jászberény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Jászberény
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Jászberény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo de Jászberény estas religia historia monumento en urbo Jászberény (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Jászberény la kalvinana grupo estis fondita en 1541. Nuntempe ĝi respondecas pri 10 komunumoj en la ĉirkaŭaĵo. Ilia unua ligna kirko estis konstruita en 1639, sed pro la kontraŭreformacio ĝi estis detruita en 1688. La dua konstruiĝis en 1724 samloke, ankaŭ ĝi neniiĝis en 1760. La nun videbla kirko estis konstruita inter 1782-1784 en la sama loko, tamen sen turo. Aparta turo konstruiĝis en 1863. La turo kaj la preĝdomo estis arkitekte ligite en 1870. Nova turpinto konstruiĝis en 1900. La orgeno estis kreita en 1956. Plenaj renovigaj laboroj okazis inter 1973-1974, denove en 2020.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto ankaŭ paroĥejo situas. la fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. La enirejo funkcias tra la turo. La navo havas po 3 duonrondajn fenestrojn. Interne 2 galerioj vidiĝas. La muroj estas blankaj laŭ la kutimo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.